« La asocio por la disvolvado de lingvoj je la dunkirka marborda regiono » estas asocio laŭ 1901-a leĝo kiu havas tri celojn :
-
informi pri la lokaj eblecoj lerni lingvojn
-
disvolvadi la lingvo-lernadon
-
faciligi la interkulturajn dialogojn
Kiuj estas koncernataj ?
La asocio koncernas :
La asocio laboras ankaŭ partnere kun la lokaj kolektivumoj kaj profesiaj organizoj koncernataj de la internaciaj rilatoj.
Niaj realigaĵoj :
Rilate al nia 1-a celo : Informi pri la diversaj lokoj por lingvo-lernado.
° 2 salonoj pri lingvoj, en marto 2005 kaj marto 2006, en kiuj partoprenis kvazaŭ ĉiuj instruadorganizoj de la dunkirka marborda regiono, lokaj librovendistoj, regionaj kaj naciaj eldonistoj. (1200 vizitantoj la 4-an de marto 2006).
° La broŝuro « Les langues vivantes sur le littoral dunkerquois » (La vivantaj lingvoj je la dunkirka marborda regiono), kiu kolektas ĉiujn lernadlokojn, estis disdonita dum la salontago. La 2006- a eldono haveblas en la urbodomoj kaj turismoficejoj de la ĉirkaŭaj urboj, kaj ankaŭ en la C.U.D-domo.
Rilate al nia 2-a celo : Disvolvadi la lingvo-lernadon.
° Kunlaborado kun la universitato Littoral-Côte d’Opale, kiu ebligis oferton de lokoj al neenskribitaj studentoj koncerne 5 vivantajn lingvojn.
° Helpo al la kreado de asocioj por plenumi la peton pri aliaj lingvoj.
° Partnere kun la asocio « Cité Fac’ », lanĉo de la kafejo pri lingvoj ĉe Atelier 12, ĉiumerkrede, de la 18- a ĝis la 20-a.
Averaĝe 45/50 ĉeestantoj por 6 aŭ 7 lingvoj.
Rilate al nia 3-a celo : Faciligi la interkulturajn rilatojn.
° Kreado de datumbazo de kompetentaj personoj pretaj helpi en lingvaj problemoj, ĉe la marborda regiono.
Nia surloka enradikiĝo :
° Nia partoprenado en la reto “Dunkerque Flandre International” (D.F.I) lanĉita de la dunkirkaj C.U.D kaj C.C.I., kie ni vigligas la grupon « Promotion des langues et des cultures » (« Promocio de lingvoj kaj kulturoj »). Ni partoprenas en la nova gvidgrupo.
° Ni estas membroj de la « Université Populaire de la Côte d’Opale » (U.P.C.O.) (Opalmarborda Popola Universitato) kaj ni estos ties peranto koncerne la lingvojn en la dunkirka regiono.
° Ni havas plurajn partneradojn kun lokaj asocioj kaj organizoj.
Informoj :
° Informletero ebligas por la asociaj membroj la informadon pri la asocia vivo kaj la internaciaj eventoj de la dunkirka marborda regiono.
° TTT-ejo ebligas por la publiko la informadon pri niaj realigaĵoj.